
Um das Wörterbuch zu öffnen, klicke oben auf das Schaltfeld.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Hilfe: * ?
| Übersicht / Fragen / Ĉu ĉi tio estas ĝusta? | |
|
Seite 1 2 (von 2) |
Neue Nachricht |
| Autor | Nachrichten | |
|
Aaron94
Wohnland: Vereinigte Staaten Nachrichten: 67 |
2012-12-21 1:34:25 | Antworten / Spam melden |
|
Ĉu iu legus ĉi tion kaj diras al mi se ĝi estas ĝusta?
Hodiaŭ estis mia lasta studtago el la jaro. Normale, mi devus iri lernejen morgaŭ, sed mi ne havas iujn finalajn ekzamenojn, do mi ne devos iri. Mia ferio komencos frue. |
||
|
Kyu
Wohnland: Vereinigte Staaten Nachrichten: 8 |
2012-12-21 6:15:19 | Antworten / Spam melden |
|
Mi ne estas certa, sed kial vi ne uzas "ajn" anstataŭ iujn. Ne miskomprenu, tiu ne estas nekorekta. Ĝi simple estas, kiam vi diras iu, mi pensas pri homojn. Kiel iu donos vin la ekzameno aŭ ĝi apartenas al iun alien. Eble estas nur mi kaj kredeble ne estas problemoj. Tiu estas la sole ŝanĝmono mi farus. Ankaŭ, ĉu ĝi ne estas "de la jaro" en la komenco? "El" havas specifa uzo, Ĉu? Pardonu vere, eble iu alie povus helpi pli.
|
||
|
Kyu
Wohnland: Vereinigte Staaten Nachrichten: 8 |
2012-12-21 6:19:37 | Antworten / Spam melden |
|
Pardonu denove, Ne "ajn". Mi intencis "ajna" kun "A" al finon.
|
||
|
akueck
Wohnland: Deutschland Nachrichten: 32 |
2012-12-21 7:29:53 | Antworten / Spam melden |
Jen miaj shanghproponoj: 1) "el la jaro" -> "de la jaro" 2) "finalajn" -> "finajn" (char "finalo" rilatas al muzika au sporta evento au spektaklo) 3) "Mia ferio" -> "Miaj ferioj" (char "ferio" estas por unutaga tempospaco, kaj "ferioj" estas por plurtaga tempospaco) 4) "komencos" -> "komencighos" au "ekos" (char "komenci" celas "komenci ion", do estas transitiva) Amike Andreas |
||
|
scorpjke
Wohnland: Russland Nachrichten: 64 |
2012-12-21 14:27:41 | Antworten / Spam melden |
|
Mi samopinias kun akueck.
Sed krom tio via uzmaniero de "iujn" ne estas ĝusta laŭ mi, ĉar (se mi scias ĝuste) "iu" signifas "some", kaj se oni volas diri "any", oni devas aldoni la vorton "ajn" post la vorto "iu". Do ĝustus "mi ne havas iujn ajn finajn ekzamenojn". |
||
|
akueck
Wohnland: Deutschland Nachrichten: 32 |
2012-12-21 15:26:48 | Antworten / Spam melden |
... au oni vortigas "mi ne havas iajn finajn ekzamenojn" lau jena modelfrazo en § 42 de la Fundamenta Ekzercaro: "Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris." Amike Andreas |
||
|
Aaron94
Wohnland: Vereinigte Staaten Nachrichten: 67 |
2012-12-21 17:17:33 | Antworten / Spam melden |
|
Ĉu "komenci" signifas pli kiel persono ekfaras ion?
"La filmo komenciĝas" ne "komencas", ĉu? |
||
|
akueck
Wohnland: Deutschland Nachrichten: 32 |
2012-12-21 17:24:55 | Antworten / Spam melden |
Jes. Jen pliaj ekzemploj: Mi komencas labori. Mi komencas mian laboron. Mia laboro komencighas. Amike Andreas |
||
|
Aaron94
Wohnland: Vereinigte Staaten Nachrichten: 67 |
2012-12-22 1:23:29 | Antworten / Spam melden |
|
Ĉu estas pli natura diri "eklaboras" anstataŭ "komencas labori"?
|
||
|
scorpjke
Wohnland: Russland Nachrichten: 64 |
2012-12-22 8:19:09 | Antworten / Spam melden |
Hm... "ek" kaj "komenci" ne tute samas. La malsameco estas, ke "ek" signifas ne nur "komenco", sed ankaŭ, ke la ago komencas tuj. |
||
|
Seite 1 2 (von 2) |
Neue Nachricht Den Faden abonnieren |