
Um das Wörterbuch zu öffnen, klicke oben auf das Schaltfeld.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Hilfe: * ?
| Übersicht / Ansichten / Pri interreto | |
|
Seite 1 2 (von 2) |
Neue Nachricht |
| Autor | Nachrichten | |
|
davidemarchiani
Wohnland: Italien Nachrichten: 11 |
2012-12-22 1:07:15 | Antworten / Spam melden |
mi estas komencanto. Mi pensis "computer" oni diras komputilo, sed mi serĉis kaj trovis "komputoro". http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&d=2&t=116284 Eble esperanta lingvo ne estas por mi... |
||
|
novatago
Wohnland: Spanien Nachrichten: 1404 |
2012-12-22 2:08:53 | Antworten / Spam melden |
Mi ne komprenas kial vi diras tion. Vi estas komencanto; do, lernanto, kaj tial vi ne povas scii ĉu io estas ĝusta aŭ ne. Se alilingvaj vortaroj, kiuj estas faritaj de fakuloj, havas erarojn (tio ja estas tiel), kiel esperi ke interretaj vortaroj de Esperanto ne havu erarojn, se tiuj ofte estas faritaj de volontulaj nefakuloj? Mi ne scias ĉu tiu estas la kazo de tiu vortaro, kiun vi mencias; sed tio ne gravas. Vi estas ĉi tie por lerni, kaj eblas antaŭvidi ke ĉiu komencanto ofte eraros, kaj iom post iom, komencanto iĝos komencinto; kaj tiu uzos pli ĝuste la lingvon, kaj iom post iom, oni eble nur eraros pro manko de atento, ne pro senscio. Ĝis, Novatago. |
||
|
raffadalbo
Wohnland: Italien Nachrichten: 151 |
2012-12-23 6:38:37 | Antworten / Spam melden |
Tre vere kaj vere taŭge! +1 |
||
|
cellus
Wohnland: Schweden Nachrichten: 620 |
2013-01-01 8:17:27 | Antworten / Spam melden |
Mi kredas ke estas tre ordinara afero ke iu faras tradukon aŭ kuneas vorton kiun la parolantaro ne akceptas. Kiam la komputiloj venis en la svedan lingvon oni unue nomis ilin matematikmaŝinojn, elektronikaj cerbojn kaj komputers. Finfine oni alvenis al la vorto "dator", io kio perlaboras "datumojn". Multaj homoj uzas la vorton "data" ankaŭ por la komputilo! Tiun uzon oni nun opinias iom nekulturan! En tiu senco esperanto kondutas kiel ĉia alia lingvo. |
||
|
mihxil
Wohnland: Niederlande Nachrichten: 1336 |
2013-01-01 10:31:02 | Antworten / Spam melden |
Jes, sed mi dubas ĉu vortaristo tiun rajton havas. Tiu ja devas simple priskribi tion kio estas, ne preskribi kiel estu. |
||
|
Chainy
Wohnland: Vereinigtes Königreich Nachrichten: 2229 |
2013-01-01 11:09:44 | Antworten / Spam melden |
|
La nederlanda Lernu-vortaro ankoraŭ montras:
printer = surpaperigilo Eble ni ŝanĝu tion al: printer = presilo, printilo, surpaperigilo. "Surpaperigilo" estas eble iom nekutima vorto, sed se ĝi ja plaĉas, ni povas lasi ĝin.. Rilate la diskuton inter 'presilo' kaj 'printilo', mi mem ne scias, kiu estas la plej taŭga, sed oni certe uzas ambaŭ, depende de siaj lingvaj preferoj. |
||
|
Seite 1 2 (von 2) |
Neue Nachricht Den Faden abonnieren |